Seite 1

Kvinoble por la nacio = kvinoble malĝuste

Argumentoj kontraŭ naciistoj‘
Ĉiu nacia ideo asertas, ke homoj kunapartenas kiel kolektivo, alivorte kiel nacio. Tiu nacia kunaparteno laŭdire ekzistis antaŭ la ŝtato. Sed vere estas precize male. Pri tio, kiu membras en nacio, decidas la respektiva ŝtato. Ĉiuj pravigoj por nacioj estas fabeloj. Tamen, nacioj estas pli ol kolektivaj fantazioj: per tio, ke aro da homoj estas submetita al iu ŝtata potenco, la ŝtato produktas komunaĵojn inter ili: ili estas ĉiuj submetitaj al ĝiaj leĝoj, devas lerni ĝian lingvon aŭ marŝi por ĝi en militon kontraŭ aliaj nacioj. La mensogo pri la nacio kaj pri komuna nacia intereso iĝas „praktike vera“ nur tiam, kiam homoj amase kredas je ĝi (ekzemple militante en la nomo de „sia“ nacio kontraŭ aliaj homoj, kiuj kontraŭ ili same faras). Homoj, kiuj komprenas sin kiel parton de nacio (do sentas sin germanoj, nederlandanoj, egiptoj ktp.) manĝis la naciecan merdon. Ili ne vidas, ke pro la kapitalismo iliaj bezonoj nur tiam estas prikalkulataj, kiam ili havas monon. Monon, per kiu pagi la rimedojn por la propra bezonkontentigo en la merkato. Ili ne vidas, ke ŝtatoj starigas kaj trapuŝas la kondiĉojn, kies sekvo estas la kapitalisma mastrumado. Kaj kun ĝi la konkurenco de ĉiuj kontraŭ ĉiuj je laborlokoj kaj mono. Ĉe la nuntempa stato de la tekniko, neniu sur la Tero devus malsatmorti, kaj ĉiuj povus havi bonan vivon. Ni devus nur komune disponi la rimedojn de produktado kaj pripensi, kiel ni volas racie produkti kaj distribui la rimedojn por kontentigi la bezonojn de ĉiuj.

Weiterlesen →

Etnopopolismo mistrafas

La kapitalismo-kritiko de (nov-)nazioj nek komprenas nek volas abolicii la kapitalismon.

Kial ni entute okupiĝas pri tio?
Dekstra kontraŭkapitalismo ne estas nova fenomeno. El ĝia rasisma kaj kontraŭjudisma mondrigardo kaj el la pozitiva sinrilatigo al popolo, ŝtato kaj laboro – la etnopopolisma mondrigardo – sekvis jam post la Unua Mondmilito simpla kaj falsa klarigo pri la malbonaj ekonomiaj kondiĉoj kaj socialaj problemoj de la kompatinda germana popolo: „Kulpas ili!“ Sed nova afero estas, ke novnazioj okupiĝas pri tutmondiĝo, kaj ke iliaj sinprezento kaj sloganoj alkonformiĝis al tiuj de la G8-kontraŭuloj. Dum kontraŭtutmondiĝaj protestoj, lundaj manifestacioj [“noto de la tradukinto“: ĉiulundaj regulaj manifestacioj, i.a. kontraŭ malmunto de la sociala sistemo] kaj protestoj kontraŭ la krizo, novnazioj el la NPD [“ndlt“: Nacidemokrata Partio, ekstremdekstra] ĝis la „Liberaj Kamaradaroj“ [“ndlt“: neformale organizitaj lokaj ekstremdekstraj grupoj] serĉis aliĝeblecojn.

Weiterlesen →

20-jariĝo de la reunuiĝo?

Marde je la sepa sonoris ĉe Franciska la vekhorloĝo. De kelkaj semajnoj Franciska ne plu ŝatas mardojn. Jen kial malfacilas al ŝi ellitiĝi. Ĉar hodiaŭ estas denove la lernofako „politiko kaj ekonomio“. De kiam malkovriĝis, ke de ŝi devenas la Germanio-kritikaj glumarkoj en la lernejo, oni en „politiko kaj ekonomio“ ankaŭ tion temigas. Tiam venis la tuta argumentaro, kiun ŝi jam tiel ofte aŭdis. Ke ĉiu bezonas nacian identecon. Ke Germanio jam tiel multon atingis. Goethe, Schiller, Luther, Einstein. Ke ankaŭ aliaj nacioj fieras, kio estas absolute normala afero. Ke ankaŭ en Pollando troviĝas nazioj. Fine ŝi ne plu sciis, kion ŝi diru, kaj eĉ ne plu ĝuste, kion ŝi pensu. Kaj aldone al ĉio ĉi, hodiaŭ s-ro Hoffmann volas eĉ veturi kun la gelernantoj al tiu publika aranĝo okaze de la „20-jariĝo de la reunuiĝo“.

Weiterlesen →

a propósito del ajetreo nacionalista en Cataluña

—-Os dejamos un texto que escribió Corsino Vela de Barcelona. La traducción del catalán al castellano aportó él mismo—-

Qué quiere decir independencia hoy en día?
Independencia nacional y reinserción en el capitalismo transnacional.
(a propósito del ajetreo nacionalista en Cataluña)

I

Vivimos tiempos de gran confusión. El trastorno de la sociedad en la que parece cada vez más la crisis terminal del sistema capitalista, parece que de momento sólo trae confusión a las conciencias. La re-emergencia de las corrientes nacionalistas es un ejemplo. De un tiempo acá, a medida que los estados-nación consolidados a lo largo del siglo XX empiezan a sufrir las consecuencias de la caída de la acumulación de capital a escala mundial, favorecen la emergencia de movimientos centrífugos y secesionistas de los territorios que consideran que tienen más posibilidades de obtener una posición ventajosa dentro de la reestructuración capitalista transnacional. Esto explica la reactivación de las tendencias nacionalistas en Flandes, Escocia, Padania, Cataluña o País Vasco, países integrados dentro de estados cuyo equilibrio socioeconómico y territorial se ha visto sacudido por la agravación de la crisis capitalista mundial. Weiterlesen →